Hodiaŭ mi afiŝas tre mallongan filmon anstaŭ la kutiman podkaston. Bonvolu ŝalti la subtitolojn!
Esperanta Podkasto Facila
2012-04-01
Mi drinkas, tial mi estas
Bonvenon al Esperanta Podkasto Facila. Hodiaŭ mi legos por vi pecon de rakonto tradukita el la retejo Ficly. La retejo Ficly estas kolekto de rakontoj verkita de la uzantoj laŭ pecoj. Ĉiu rakonto estas havebla sub la Krea Komunaĵo. Do, ek.
“La vero estas,” li diris, “la vero estas ke mi malamegas robotojn.”
Lia spiro odoraĉis de ĝino kiun li malatente verŝetis el sia glaso.
“Ĉu vi scias kion mi malamas?” li demandis.
“Robotojn, ĉu?” mi diris.
“Robotojn,” li diris. “Damnuloj ŝtelas laborojn de diligentaj
laborantaj homoj… Mi ja pagas imposton!”
“Same kiel robotoj,” mi atentigis.
Li brue frapis la glason sur la breton. “N'estas sama! Ili ne devas
nutri idojn. Kial ili bezonas tiom da mono?”
“Por pagi luprezon?” mi diris.
“Ŝrankoj!” li kriis. “Ŝovu roboton en ŝrankon kaj ĝi feliĉos. Kiom
kostas ŝranko, nu? Kiel tio helpas la ekonomion?”
“Kio pri riparisto?” mi demandis. “Riparoj ne estas senpagaj.”
“Damnitaj robotoj uzas robotajn riparistojn.” Li gulpis iom da ĝino.
“Forgesas nin, kiuj konstruis ilin.”
“Laŭdire kelkaj robotoj umas en drinkejoj,” mi diris.
Li haltis kaj ĉirkaŭrigardis la ĉambron. “Ĉu vere?” li demandis.
“Mi certas.” Mi malrapide turnis mian kapon laŭ kompleta cirklo.
Mia rotoro doloros matene, sed ĝi farindis por vidi la ulon faligi
sian trinkaĵon kaj forfuĝi. Homoj. Kia tipeco.
La orginalan rakonton verkis lastsyllable kaj ĝi estas disponebla laŭ CC-BY-SA.
2012-02-07
Estonteco
Saluton kaj bonvenon al Esperanta... kio okazas? Kio estas tio?
Ho, io subite aperis! Kio ĝi estas? Ĝi aspektas kiel mia taglibro. Ho, ĝi havas novan noton. Do mi legos ĝin.
La 16an de februaro, 2043. Mardo. @610 pulsoj.
Mi retrovis mian malnovan taglibron de miaj 20aj jaroj! Estas amuze memori la mondon antaŭ la fina venko. Mi jam sopiras tiujn tagojn kiam esperantistoj ĉiuj estis amikoj. Ŝajnas nekredebla al mi nun ke mi antaŭe mi estis en Pasporta Servo! Imagu tion! En tio estis listo de homoj kiuj volonte gastigus iun ajn esperantiston! Tio estas ridinda nun ke preskaŭ ĉiu eŭropano parolas la eŭropanan. Eĉ la malnova nomo de la lingo ‘esperanto’ ŝajnas stranga. Nun ĉar ĉiu parolas la lingvon, ne plu eĉ necesas esperi.
Tamen ni ja perdis multon post la eŭropa unuiĝo deklaris esperanton kiel sia oficiala lingvo. Neniam plu povas okazi nek IJK nek JES. Kiu venus al tio nun? Kio ligus tiujn homojn? Ni certe ne estas ‘samideanoj’ ĉar ĉiu infano lernas la eŭropan lingvon de siaj gepatroj sen havi la ideon pri lerni alian lingvon.
Dum miaj junaj jaroj mi vere kredis ke esperanto povus kunigi la homaron, sed tio tute ne okazis. Certe nun ni povas tre facila vojaĝi al alia lando, sed kial homo volus fari tion? Kiel tiu povus trovi amikojn en fremda lando nun? Sen preteksto por paroli al alilandanoj estas tre malfacile trovi nekontatojn kiuj emas babili al vizitantoj.
Nun mi sentas ke eŭropo havas nur unu kulturon. La prezo por facila interkomunikado estis perdo de la diverseco de la landoj de eŭropo. Ne plu eĉ indas vojaĝi ĉar ĉiu ĉie samas.
Mi volas starigi novan grupon por malsamideanoj. Ni devas relerni niajn proprajn lingvojn kaj kulturojn. Mallernu, forgesu, fek' al esperanto!
Hm. Kia stranga noto!
Ĉi tiu afiŝo uzas la kanton Delirante planete de Löhstana David (CC-BY-3.0) kaj du sonefikojn (tio Sampling-Plus-1.0 kaj tio CC-BY-3.0).
2011-12-22
Biskvito
Bonvenon al Esperanta Podkasto Facila. Hodiaŭ mi havas rakonton por vi pri maljuna virino.
Tiu virino vojaĝis per trajno. En la mezo de sia vojaĝo ŝi devis ŝanĝi trajnon. Estis paŭzo de unu horo ĝis la sekva trajno. Por pasigi la tempon, ŝi aĉetis gazeton kaj skatolon de biskvitoj. Elirante la butikon, ŝi trovis benkon apud tablo. Ŝi metis la biskvitojn kaj sian skarpon sur la tablon, sidiĝis, kaj eklegis la gazeton. Post momento, junulo sidis ĉe la alia flanko de la tablo rigardante sian poŝtelefonon. Surprize al la virino, la junulo malfermis la skatolon de biskvitoj kaj ekmanĝis unu. La virino ŝokiĝis, sed diris nenion. Gapante la junulon, ŝi do ankaŭ silente prenis biskviton. La junulo ekhavis strangan mienon sed manĝis la trian biskviton. Restis nur unu biskvito kaj la junulo proponis ĝin al la virino. Tute ĉagrenite, la virino prenis la biskviton kaj la junulo foriris. Post manĝi la biskviton, la virino devis trafi la trajnon kaj tial ŝi levis sian skarpon por foriri. Ŝi tuj rimarkis ke ŝiaj biskvitoj ankoraŭ estas tie, sub la skarpo.
2011-11-22
Memorilo
Bonvenon al Esperanta Podkasto Facila. Hodiaŭ mi klarigos por vi sistemon por helpi memori liston de aĵoj.
Niaj cerboj havas grandan potencon de memoro. Tamen ĝi ne funkcias kiel komputilo kaj ni ne povas simple diri al nia cerbo ‘bonvolu memori ĉi tiun liston, kaj poste forgesu ĝin’. La cerbo preferas memori bildojn kaj forgesos ilin nur se ili ne plu uziĝas kaj ili ne gravas. Do per ĉi tiu memorilo ni ŝanĝos la liston al bildoj. Por memori la ordon, ni ligos ĉiun bildon al numero per rimo. Mi sugestas la jenajn rimojn:
unu - punu
du - ŝu'
tri - ski'
kvar - mar'
kvin - vin'
ses - kres'
sep - cep'
ok - kok'
naŭ - miaŭ'
dek - bek'
Do ekzemple se mi volas baki kukon kaj mi devas aĉeti la ingrediencojn anstataŭ skribi liston mi simple povas encerbigi ilin. Tio estos pli rapida kaj ŝparos paperon. La listo de ingrediencoj en ĉi tiu ekzemplo estas: ovo, faruno, sukero, butero, gisto kaj konfitaĵo. Nun mi devas mense imagi bildon kiu rilatigas ĉiun ingrediencon al la ĝusta rimo.
Do ekzemple por ovo mi imagos homon kiu ‘punas’ alian homon per ĵeti ovojn al li. Por faruno mi imagos ŝuon plena je faruno kaj la faruno disiĝas ŝvebante post iu metas sian piedon en ĝin. La bildoj ne devas havi sencon do por sukero mi povus imagi ke mi manĝas bongustan skion farita el sukero. La ceteraj estus, solida maro plena je butero anstataŭ akvo; glaso de vino miksita kun biero farita de gisto kaj bongusta sandviĉo kiu enhavas kreson kaj konfitaĵon.
Mi kelkfoje ankaŭ uzas tiun sistemon kiam mi devas memori vojplanon. Tiel mi povas memori la nomojn de la stratoj.
Nu, provu tiun memorilon venontfoje kiam vi bezonas liston kaj ekzercu vian cerbon.
La kanton ĉe la komenco kaj fino verkis Löhstana David kaj ĝi estas disponebla laŭ la permesilo CC-BY.
2011-11-10
Pulstempo
Bonvenon al Esperanta Podkasto Facila. Hodiaŭ mi legos tekston pri alia sistemo por diri horojn. Mi legos ĝin dufoje, unuan fojon malrapide kaj duan fojon je normala rapideco.
Nu, ni esperantistoj ĉiuj estas internaciemaj do imagu ke vi loĝas en Novjorko kaj mi loĝas en Londono kaj ni volas aranĝi rendevuon per Skype. Do mi elektos horon kiu taŭgas por mi, kaj tio estas la 1a ptm. Nun mi devas diri tion horon al vi sed, ho ve, mi devas kalkuli ĝin. Mi memoras ke la tempo en Novjorko estas 5 horoj antaŭ Londono. Do prenante 4 el 12 mi ricevos la ĝustan horon- la 8a atm. Sed momenton, mi forgesis ke Britio estas en somera tempo kaj usono antaŭenigas la tempon je malsama dato. Mi tute ne povas memori tiujn datojn. Eble nun Novjorko estas 5 aŭ 7 horoj antaŭ Londono! Aĥ, mi rezignos.
Devas estas pli simpla sistemo por diri la horojn, ĉu ne? Dankinde, tio ja jam ekzistas! Ĝi nomiĝas pulstempo. Ĝi aperis en la jaro 1998 kaj ĝi diskoniĝis per la firmao Swatch. Laŭ tiu sistemo, oni dividas la tagon ne inter 24 horoj, sed 1000 ‘pulsoj’. Do @000 estas noktomezo, @500 estas tagmezo kaj @999 estas preskaŭ la fino de la tago. Oni ne devas memori ke horo estas 60 minutoj kaj minuto estas 60 sekundoj kaj tiel plu. Oni simple nombras la pulsojn de la tago.
Ankaŭ en tiu sistemo ne ekzistas tempozonoj. La tempo @000 estas noktomezo en Bielo, Svislando. En Novjorko ĝi estus la vespero sed oni nomas ĝin same. Tiu estas multe pli simpla, ĉu ne?
Subscribe to:
Posts (Atom)