2012-04-01

Mi drinkas, tial mi estas



Bonvenon al Esperanta Podkasto Facila. Hodiaŭ mi legos por vi pecon de rakonto tradukita el la retejo Ficly. La retejo Ficly estas kolekto de rakontoj verkita de la uzantoj laŭ pecoj. Ĉiu rakonto estas havebla sub la Krea Komunaĵo. Do, ek.

“La vero estas,” li diris, “la vero estas ke mi malamegas robotojn.”
Lia spiro odoraĉis de ĝino kiun li malatente verŝetis el sia glaso.

“Ĉu vi scias kion mi malamas?” li demandis.

“Robotojn, ĉu?” mi diris.

“Robotojn,” li diris. “Damnuloj ŝtelas laborojn de diligentaj
laborantaj homoj… Mi ja pagas imposton!”

“Same kiel robotoj,” mi atentigis.

Li brue frapis la glason sur la breton. “N'estas sama! Ili ne devas
nutri idojn. Kial ili bezonas tiom da mono?”

“Por pagi luprezon?” mi diris.

“Ŝrankoj!” li kriis. “Ŝovu roboton en ŝrankon kaj ĝi feliĉos. Kiom
kostas ŝranko, nu? Kiel tio helpas la ekonomion?”

“Kio pri riparisto?” mi demandis. “Riparoj ne estas senpagaj.”

“Damnitaj robotoj uzas robotajn riparistojn.” Li gulpis iom da ĝino.
“Forgesas nin, kiuj konstruis ilin.”

“Laŭdire kelkaj robotoj umas en drinkejoj,” mi diris.

Li haltis kaj ĉirkaŭrigardis la ĉambron. “Ĉu vere?” li demandis.

“Mi certas.” Mi malrapide turnis mian kapon laŭ kompleta cirklo.

Mia rotoro doloros matene, sed ĝi farindis por vidi la ulon faligi
sian trinkaĵon kaj forfuĝi. Homoj. Kia tipeco.

La orginalan rakonton verkis lastsyllable kaj ĝi estas disponebla laŭ CC-BY-SA.